Stanisław Łazica
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stanisław ŁAZICA [stanisŭav ŭazica] estis pola esperantisto en Lvovo. Li kunfondis la unuan Esperantan Societon en Pollando en 1906. Li estis la unua redaktisto de Pola Esperantisto (1906-1908) kaj la unua lektoro de Esperanto en la Lvova Reala Altlernejo. Li verkis lernolibron kaj dudirektan vortareton.