Stelo (monunuo)
esperanta internacia monunuo / From Wikipedia, the free encyclopedia
En la Esperanto-kulturo, stelo estas internacia monunuo, uzata ĉefe en la Esperanto-movado. Unua tia monunuo ekuziĝis ĉe kunvenoj de la Universala Ligo en la 1940-aj jaroj kaj de ĝi aperis moneroj el diversaj metaloj. Alia samnoma monunuo uziĝis dum ĉefe junularaj Esperanto-renkontiĝoj en Eŭropo kaj Brazilo en la 2010-aj jaroj. En la videokurso de Esperanto Pasporto al la tuta mondo oni uzas stelojn kiel monunuon en la fikcia mondo de la rolantoj.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Stelo, Stelo (figuro) kaj STELO. |