Stephen Jay Gould
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stephen Jay GOULD ([g|uː|l|d]; 10a de Septembro, 1941 – 20a de Majo, 2002) estis usona paleontologo, evolucibiologo, kaj scienchistoriisto. Li estis unu el la plej influaj kaj amplekse legataj aŭtoroj de populara scienco de sia generacio.[1] Gould pasigis plej el sia kariero instruante en la Universitato Harvard kaj laborante en la Usona Muzeo de Natura Historio en Novjorko. En 1996, Gould estis dungita kiel "Vincent Astor"" Vizit-Esplora Profesoro de Biologio en la Universitato de Novjorko, post kio li dividis sian instrutempon inter tio kaj Harvard.
Stephen Jay Gould | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Stephen Jay Gould | |||||
Naskonomo | Stephen Jay Gould | ||||
Naskiĝo | 10-an de septembro 1941 (1941-09-10) en Kvinzo | ||||
Morto | 20-an de majo 2002 (2002-05-20) (60-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pulma kancero vd | ||||
Religio | agnostikismo vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Kvinzo vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Antioch University • Universitato de Leeds • Antioch College • Universitato Kolumbio • Universitato Harvard • Jamaica High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rhonda Roland Shearer vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | evolutionary biologist • paleontologo • verkisto • filozofo • universitata instruisto • historiisto • voĉaktoro • botanikisto vd | ||||
Laborkampo | paleontologio • historio de scienco • evolucio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Norman D. Newell vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | interrompata ekvilibro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La plej grava kontribuo de Goul al la evolucia biologio estis la teorio de la "punktita ekvilibro"[2] disvolvigita kun Niles Eldredge en 1972.[3] Tiu teorio proponas, ke plej evolucio estas karakterizata per longaj periodoj de evolucia stabileco, malofte punktita per rapidaj periodoj de branĉiga speciigo. Tiu teorio kontrastas kontraŭ filetika gradismo, nome populara ideo ke la evoluciŝanĝo estas markata de modelo de milda kaj kontinua ŝanĝo en la fosilia registro.[4]
Plej el la empiria esplorado de Gould estis bazita sur la genroj de ter-helikoj nome Poecilozonites kaj Cerion. Li faris ankaŭ gravajn kontribuojn al la "evolucibiologio de disvolviĝo", kaj ricevis grandan profesian agnoskon pro sia libro Ontogeny and Phylogeny.[5] En evoluisma teorio li opoziciis al strikta selektismo, socibiologio aplikita al homoj, kaj al evolua psikologio. Li kampanjis kontraŭ kreismo kaj proponis, ke scienco kaj religio estu konsiderataj du diferencaj kampoj kies fakuloj ne koincidu.[6]
Gould estis konata de la ĝenerala publiko ĉefe pro siaj 300 popularaj eseoj en la gazeto Natural History,[7] kaj pro siaj nombraj libroj verkitaj kaj por fakuloj kaj por nefakuloj. En April 2000, la Kongresa Biblioteko de Usono nomis lin "Vivanta Legendo".[8][9]