From Wikipedia, the free encyclopedia
La Stern-grupo (Ŝtern-grupo) aŭ Leĥi kiu estas akronimo por (hebree לוחמי חירות ישראל, Loĥamej Ĥerut Jisrael, signifante "Batalantoj por libereco de Israelo") estis radikala paramilita subgrunda organizo en Palestino. Kritikantoj nomas ĝin terorista grupo pro atencoj. La grupo agadis dum la Brita mandato Palestino, antaŭ fondiĝo de Israelo. La britoj nomis la grupon Stern Gang (Stern-kunularo) laŭ la fondinto Avraham Stern.
Stern-grupo | ||
---|---|---|
kvazaŭmilitistaro terorisma organizaĵo | ||
Komenco | 1940 vd | |
Fino | 1948 vd | |
Poste | Fighters' List vd | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Ideologio | ||
Fondinto(j) | Avraham Stern vd | |
Leĥi estis fondita en 1940 kiel ido de Irgun. Ĝi originale nomiĝis Irgun Cvaj Leumi be-Jisrael (akronimo Ecel, "Nacia Militarorganizo en Israelo"). Post morto de Stern en 1942 kaj aresto de multaj membroj, la grupo malaktiviĝis, ĝis ĝi estis refondita kiel "Leĥi" kun triumviro el Israel Eldad, Natan Yellin-Mor kaj Jicĥak Ŝamir. Ŝamir iĝis 40 jarojn poste ĉefministro de Israelo.
Leĥi agadis laŭ principoj de kontraŭ-imperialismo kaj taksis la britan regadon pri Palestino neleĝa. Ili atakis ĉefe britajn celojn, soldatojn kaj parte eĉ judajn kunlaborantojn. Ili atakis, sabotis, eksplodis ankaŭ pontojn, fervojajn relojn, naftorafinejon. La organizo estis financata per prirabo de bankoj kaj personaj donitaĵoj.
Plej konata atako okazis en novembro de 1944, kiam Leĥi-trupo pafmurdis Lord Moyne, britan ministron pri Proksima Oriento kaj amikon de Winston Churchill. Tio okazis en Kairo sur publika strato. Churchill ordonis publike pendumi la atencintojn en Kairo, kio okazis komence de 1945.
Post fondo de Israelo, Leĥi malfondiĝis formale, sed kaŝe plu agadis ĉefe en Jerusalemo kaj eĉ murdis UN-senditon Folke Bernadotte. Pro tio, la grupo estis perforte disbatita en septembro de 1948, tamen la supozeblaj atencintoj estis poste amnestiitaj de la israela ŝtato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.