Stigmo

parto de floro / From Wikipedia, the free encyclopedia

La stigmo estas la supra parto de pistilo de la karpelo de floro. Ĝi estas plej ofte humida kaj glua, sed ankaŭ povas esti seka“ ofte papiloza kaj havas la celo kapti polenojn.[1][2][3]

Mohnkapsel_2.jpg
papavokapsulo kun stigmodisko
Hibiscus_pistil_and_stamens_%2814246111978%29.jpg
stigmo de hibisko-floro sur stigmaj branĉoj (stilodioj) de stigmo, kiu estas ĉirkaŭita de stamenotubo
Stempel_tulpe.jpg
makrofoto de stigmo de Tulipo
Echinocereus_scheeri_var_obscuriensis_01.jpg
fendita verdeca stigmokun ankoraŭ fermita stigmolobo ĉe Echinocereus scheeri var. obscuriensis.

Nedividita stigmo estas nomata kapa aŭ fadena. SE la stigmo estas dividita aŭ plurdividita, ĝi nomiĝis plurloba (ekzemple ĉe Brasikacoj) aŭ plufenda (ekzemple ĉe Krokusoj kaj Kampanulacoj) . Se la dividado estas ĝis al la pistilo, se ĉeestas pluraj stigmoj. Se ne estas stigmo, tiam la stigmo estas sidanta (ekzemple ĉe papavo). Malofte la stigmoj estas kaŝitaj ĉe la fino de la stigmo; tuba, (tubaj stigmoj; Paulownia).[4] La stigmoj ankaŭ povas esti disbranĉitaj; ekzemple ĉe kelkaj Begonioj aŭ plumaj; ekzemple ĉe rizo, kaj povas esti funeloformaj; kiel ĉe Crocus sativus.

Se sidas pluraj stigmoj (ofte brile) kunigitaj, oni nomas tion stigmodiskon, ekzemple ĉe papavo aŭ nimfeacoj.

En kelkaj familioj de la lamiacoj ekzistas tuŝsensivaj stigmoj. Ili fermiĝas per tuŝo.[5][6][7]

Malofta formo estas la hiperstigmo de tre malmultaj specioj (ekzemple Tambourissa religiosa). Ĉi tie la polenigado ne okazas direkte sur la stigmo, sed sur antaŭe staranta, ŝlima „buŝo“ de la malvastiganta petaloj, kiuj komplete kovras la karpelojn.[8]