Parlamento de Norvegio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Storting (norvege Stortinget kun la finaĵo -et, kiu korespondas al la gramatika artikolo "la"), laŭvorte plimalpli "granda kunveno", estas la nacia parlamento de Norvegio.
Parlamento de Norvegio | |||||
---|---|---|---|---|---|
unuĉambra parlamento • duĉambra parlamento • parlamento | |||||
Komenco | 1814 vd | ||||
Geografia situo | 59° 54′ 47″ N, 10° 44′ 24″ O (mapo)59.91305555555610.74 | ||||
Lando(j) | Norvegio vd | ||||
Sidejo | Parliament of Norway Building | ||||
Situo | Oslo | ||||
| |||||
Ĉefestro(j) | Masud Gharahkhani • Olemic Thommessen • Tone W. Trøen • Eva Kristin Hansen vd | ||||
Filioj | Parliamentary Ombudsman for the Norwegian Armed Forces • Norwegian Parliamentary Intelligence Oversight Committee • Norwegian National Human Rights Institution • Parliamentary Ombud • Office of the Auditor General of Norway vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Q65115201 vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | staten | ||||
Ĝi konsistas el du parlamentaj ĉambroj, Lagting kaj Odelsting. Post parlamentaj balotoj la elektitaj deputitoj memstare dividiĝas inter la du ĉambroj, kiuj aparte dum la diskuto de ampleksaj leĝoj laboras dise. Kvarono de la parlamentanoj konsistigas la Lagting, kaj la plimulta resto la Odelsting. La historia divido de la du ĉambroj per leĝo de la 20-a de februaro 2007 malvalidiĝis, sed la ŝanĝo nur efektiviĝis post la parlamentaj balotoj de la jaro 2009.
Momente estas 169 parlamentanoj - el ili 150 estas rekte elektataj en la norvegaj provincoj, kaj la restaj 19 estas aldonaj parlamentaj esĝoj por ekvilibrigi la nombron de parlamentanoj po partio kun la la tutlandaj procentaĵoj po partioj laŭ la voĉdonaj rezultoj.
Tipa por la politika klimato de Norvegio estas la fakto, ke la seĝoj de la parlamenta plenkunsido ne dividiĝas laŭ frakcioj, do laŭ grupoj de sampartianoj, sed laŭ reprezentantoj de la unuopaj geografiaj regionoj.