Sturno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La vulgara sturno, ordinara sturno, eŭropa sturno aŭ simple sturno (Sturnus vulgaris) estas paserina birdo de la familio de Sturnedoj kaj la plej tipa el la genro, kiu siavice estas la plej tipa en la familio.
Por la itala komunumo, vidu la paĝon Sturno (Italio).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Saturno. |
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionVulgara sturno, Biologia klasado ...
Vulgara sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sturno en Londono | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sturnus vulgaris (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Tiu specio de sturno estas indiĝena de plej parto de moderklimataj Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ili estas loĝantaj birdoj en suda kaj okcidenta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio, dum nordorientaj populacioj migras suden kaj okcidenten vintre al tiuj regionoj, kaj eĉ iom pli suden al areoj kie ili ne reproduktiĝas, nome en Iberio kaj norda Afriko. Ĝi estas disvastiĝinta ankaŭ en Aŭstralio, Novzelando, Nordameriko kaj Sudafriko.