From Wikipedia, the free encyclopedia
Malsupra Alzaco aŭ Suba Alzaco (alzace Underelsàss, historie ankaŭ Unterlànd, "suba lando", germane Unterelsaß, france Basse-Alsace) estas la norda parto de Alzaco, respondanta proksimume al la nuna departemento Bas-Rhin (sen la graflando Sarrewerden) kaj al la teritorio de Landau. Ĝi konsistigas, kun Supra Alzaco kaj la Respubliko de Mulhouse (enklavigita en la antaŭa), unu el la subdividoj de la historia regiono Alzaco. La terminoj Haute kaj Basse-Alzaco ne tradukas valoran nocion, ili devas estis konsiderataj laŭ geografia vidpunkto, laŭ la fluo de la rivero Ill, kiu donis sian nomon al la regiono (Elsass, tio estas proksimume Lando de Ill).
Malsupra Alzaco | ||
---|---|---|
Historia regiono | ||
Flago | ||
historia regiono, regiono [+] | ||
Lando | Francio | |
- koordinatoj | 48° 49′ 0″ N, 7° 47′ 0″ O (mapo)48.8166666666677.7833333333333 | |
Malsupra Alzaco | ||
Tiu nomo estis uzata ekde la epoko de la Sankta Romia Imperio kaj en la Malnova Reĝimo inter 1648 kaj 1789.
La termino Underelsàss ankoraŭ komence de la 21-a jarcento daŭre estas la kutima nomo por la departemento en la loka alemana aŭ alzaca lingvo, kaj koresponde, la germana ekvivalento Unterelsass kvazaŭ traduko de la loka nomo ankaŭ daŭre uzatas por paroli pri la departemento.
Ĉefaj urboj :
La flago de Malsupra Alzaco estas ruĝa blanke strekita kaj ornamita ambaŭflanke per blanka punto (blazonpriskribo: Ruĝa kun arĝenta maldekstra balteo borderita per samkoloraj floraj bendetoj). Ĝia kuniĝo kun la flago de Supra Alzaco konsistigas la flagon de Alzaco.
Malsupra Alzaco estis oficiale aneksita al la reĝlando Francio en 1648 per la traktatoj de la Vestfalia paco, kiuj finis la Tridekjaran Militon. La 9-an de aŭgusto 1680, la senjoroj de Alzaco devis agnoski la suverenecon de la reĝo de Francio (politiko de Kunvenoj).
La distrikto Malsupra Alzaco (germanlingve : Bezirk Unterelsass) estis unu el la tri distriktoj de Alzaco-Loreno, integrita en la Germana Imperiestra Regno, de 1870 ĝis 1918. Tiam ĝi estis distrikto (Bezirk), sub regado de Bezirkspräsident, ekvivalenta al franca prefekto. Ĝia ĉefurbo estis Strasburgo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.