Subita eligo de gaso el lago
From Wikipedia, the free encyclopedia
Subita eligo de gaso el lago, ankaŭ referata kiel renverso de lago aŭ eksplodanta lago, estas malofta speco de naturkatastrofo, en kiu CO2 subite eliĝas el profunda laga akvo kun minaco de sufokado de sovaĝa vivo, brutaro kaj homoj. Tia eligo povas ankaŭ kaŭzi cunamojn en la lago, ĉar la plialtiĝanta CO2 movas akvon. Estas opinio, ke terglitoj, vulkana agado kaj eksplodoj povas ekigi ĉi tian eligon. Specialaĵoj de ĉi tiaj lagoj:
- CO2-saturita enenfluanta akvo.
- Malvarma laga fundo, indikanta foreston de rekta vulkana interago kun lagaj akvoj.
- Supra kaj suba varmecaj tavoloj kun diversaj CO2-saturigoj.
- Proksimeco al areoj kun vulkana agado.