From Wikipedia, the free encyclopedia
Suda Jemeno estas la historia nomo por la suda parto de la ŝtato Jemeno, kiu ekestis dum la 19-a jarcento, kiam la lando Jemeno dividiĝis al nordo kontrolita de la Otomana Imperio kaj sudo kontrolita de Britio. Post la sendependiĝo de Britio en la sudo de Jemeno ekestis la Demokratia Popola Respubliko Jemeno.
Komence de la 19-a jarcento la lando Jemeno pli kaj pli iĝis centro de intereso por la eŭropa potenco Britio, kiu dum la jaro 1834 konkeris la insulon Sokotra kaj dum 1839 la havenon Adeno. Pluaj teritorioj en la regiono Hadramaut estis metitaj sub protekton de Britio, por gajni britian kontrolon de la Golfo de Adeno. Post la malfermo de la Sueza Kanalo en Egiptio Adeno plugraviĝis por Britio kiel komerca kaj armea haveno. Inter la jaroj 1958 kaj 1967 el la emiraj kaj sultanaj regnoj de suda Jemeno laŭ instigo de la britaj aŭtoritatoj kreiĝis la Sudarabia Federacio, al kiu ankaŭ Adeno estis alligita.
Post la reatingo de ŝtata sendependiĝo la 30-an de novembro 1967 proklamiĝis la Demokratia Popola Respubliko Jemeno. Ĝi ekzistis ĝis la reunuiĝo kun la nordo de la lando, la Jemena Araba Respubliko, la 22-an de majo 1990.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.