La regiono Sudano (arabe بلاد السودان, Bilād as-Sūdān‚ signifante Landoj de la nigroj) situas en Norda Afriko sude de Saharo. Ĝi atingas la areon de la pluvarbaroj de la gvinea marbordo kaj de la konga baseno. La regiono etendiĝas de la atlantika marbordo en la nordokcidento de Afriko ĝis la etiopia montara regiono en oriento. Ĝi estas karakterizita de la transiro inter la seka zono kaj la pluvarbaroj kaj ĝia precipa vegetaĵaro estas savano. La norda strio de la regiono estas la transira zono inter dezerto kaj savano kaj nomiĝas Sahelo.

Thumb
Pejzaĝo en la regiono Sudano

La precipe monteta regiono estas dividita per montaroj en tri basenoj:

  • en okcidento la okcidentsahara baseno, kun la supra Niĝero kaj Senegalo,
  • en la mezo la baseno de Ĉado sen riveroj,
  • kaj en oriento la baseno de la Blanka Nilo.

Tiu mondoregiona areo estas multe pli ampleksa ol la partikularaj ŝtatoj nome Sudano kaj Sud-Sudano.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.