From Wikipedia, the free encyclopedia
Suha ARAFAT (en araba: سهى عرفات; denaske Suha Daud Taŭil (en araba: سهى داود الطويل) 17a de Julio 1963, Jerusalemo aŭ Nabluso) estas la vidvino de iama Prezidento de la Palestina aŭtonomio nome Jasir Arafat.
Suha Arafat | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1963 (61-jaraĝa) en Nablus |
Lingvoj | franca • araba |
Ŝtataneco | Tunizio (2006–2007) Jordanio Palestino Francio |
Alma mater | Universitato de Parizo |
Familio | |
Patrino | Raymonda Tawil (en) |
Frat(in)o | Jubran Altawil (en) |
Edz(in)o | Jaser Arafat (1990–2004) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Ŝi devenas el romkatolika aŭ grekortodoksa klera familio de Palestinanoj, ŝia patro estis negocisto kaj ŝia patrino estis konata aktivulino. Ŝi studis en Parizo, kie ŝi jam estis aktivulino de la lukto de palestinanoj kaj de la OLP. Ŝi konatiĝis kun Arafat en la 1980-aj jaroj kaj ili sekrete geedziĝis la 17an de Julio 1990, kiam ŝi estis 27 kaj li estis 61-jaraĝa. Tiam ŝi ekloĝis en Tunizio kaj konvertiĝis al islama Sunaismo, kion multaj konsideris falsa, same kiel aperis multaj klaĉoj kontraŭ ŝi, kio instigis ŝin al separiĝo, sed malsukcese. Ŝi akiris la tunizian ŝtatanecon, sed post la morto de Arafat, oni starigis proceson kontraŭ ŝi pro akuzo de koruptokomplicado, oni nuligis ŝian tunizian ŝtatanecon, kaj ekde tiam ŝi ekloĝis en Malto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.