Supra Najerilla
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Komarko de Anguiano aŭ pli populare Supra Najerilla estas en la sudokcidento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Supra Rioĥo, en la okcidenta triono de la regiono. Ties tradicia ĉefurbo estas Anguiano, sed la plej grava urbo kaj ekonomie kaj demografie estas Baños de Río Tobía.
Ĝi estas komarko de montaraj krutaj pejzaĝoj sed belaj, pro la abunda vegetaĵaro de ties montoj kaj la granda vario de specioj (fagoj, kverkoj, miksa arbaro...). Estas grandaj montaroj kaj profundaj valoj, kio generas dividon en du tre diferencaj zonoj ene de la propra komarko: nome norde "la Cogolla" kaj sude "las 7 Villas". Ĝi apartenas al la hidrografia baseno de la rivero Ebro kaj ties ĉefa akso estas la baseno de la rivero Najerilla [naĥeRIlja].
Iam ĝi estis grava centro de brutobredado pro la riĉo de montaraj paŝtejoj, kaj ĉefe de transmigra brutobredado, speciale ĉe la municipoj de la subkomarko las 7 Villas. La komerca centro estas Anguiano, sed ekonomie estas pli grava Baños de Río Tobía, kies estas nombraj industrioj pri viando kaj ligno.
Ĝi limas norde kun la Komarko de Nájera, kiu funkcias kiel jurisdikcia kaj ekonomia centro de la valo, okcidente kun la Komarko de Ezcaray, oriente kun la komarko Nova Kamero, kaj sude kun la provincoj Sorio (Komarko Pinares) kaj Burgoso (komarko Sierra de la Demanda).