nordĝermana fajrogiganto From Wikipedia, the free encyclopedia
En la nordĝermana mitologio, Surtr (en la norena "nigra" aŭ "la malhelhaŭta", islande Surtur, en iuj ĝermanaj lingvoj simpligata al la formo Surt) estas jötun, specifa mitologia estaĵo. Surtr estas temo en la Poezia Edda, kompilita en la 13-a jarcento el pli fruaj tradiciaj fontoj, kaj en la Proza Edda, skribita en la 13-a jarcento fare de Snorri Sturluson. En ambaŭ fontoj, estas aŭguroj ke Surtr estos grava figuro dum la okazaĵoj de la mitologia mondopereo nomata Ragnarök; portante sian brilan glavon li iros milite kontraŭ la azoj (Æsir), li faros militon kontraŭ la ĉefa dio Frejo (Freyr), kaj poste la flamoj kiujn li elirigas englutos la Teron.
Surtr | |
---|---|
nord-ĝermana mitologia personaĵo • nord-ĝermanaj fajrogigantoj | |
Verko | nord-ĝermana mitologio |
Informoj | |
Eble sama | Muspell • Śuri |
Sekso | vira |
Specio | jötun (giganto) |
Posedaĵo | Surtalogi |
Kunulo | Sinmara |
En la libro Proza Edda doniĝas aldonaj informoj pri Surtr, ekzemple ke li estas postenigita gardanta la limon de la fajra sfero Muspelheim, ke li kondukos "la filojn de Muspelheim" al la mondofina batalo Ragnarök, kaj ke li venkos la dion Frejo. Surtr estis celo de loknomoj kaj artaj bildigoj, kaj sciencaj teorioj estis proponitaj ĉirkaŭ eroj de la priskriboj pri li kaj iliaj eblaj originoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.