Suspendo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Suspendo (de la latina vorto suspendere „pendigi, lasi en ŝveba stato“) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas portempa senfunkciigo [de laborposteno, do jura rilato inter dunga institucio kaj dungito, aŭ de alia jura rilato kiel traktato aŭ membreco], tamen ne eksigante aŭ nuligante la rilaton komplete. Plej ofte suspendo estas puna reago post malatento de kontraktaj reguloj fare de la punato, por havi tempon ĉu poste komplete ĉesi la juran rilaton, kiel alimaniere reagi aŭ ĉu entute aldone fari plian punan agon. Rilate al laborposteno, la ago praktike signifas "dumtempan maldungon".