Susz
urbo en nuntempa Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Susz, legu [Suŝ] (germane: Rosenberg, legu [ROznberk], signifo "roza monto"; prapruse Suse) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Susz en distrikto Iława. En 2021 en la urbo vivis 5 309 loĝantoj.
- En la proksima bieno Neudeck (ekde 1946 pole Ogrodzieniec) estis la posedaĵo de Paul von Hindenburg (vidu la apudan foton de la palaco), la tria prezidento de la Vajmara Respubliko. Nun lia tombo estas en Marburg ĉe la rivero Lahn en la preĝejo de Sankta Elizabeta. La 30-an de januaro 1933 li nomumis Adolf Hitler regna kanceliero de Germanio. Per tio komenciĝis la aktiva fazo de la nazia potencopreno en Germanio. La proksimaj urboj Iława, Prabuty kaj Malbork donis al Paul von Hindenburg la honoran civitanecon.
- En la proksima vilaĝo Kamieniec estas fama Palaco Finckenstein (germane: Schloss Finckenstein). La palaco famiĝis en 1807, kiam Napoleono loĝis tie el aprilo al junio tiujare. Kiam li vidis la palaco por la unua fojo, li diris: Enfin un château ("Finfine, jen kastelo").[1] La Traktato de Finckenstein inter Francio kaj Persio estis subskribita tie.[1] Tie, Napoleono renkontis kun sia amatino Maria Walewska, kun kiu li loĝis en la palaco.[1] La holivuda filmo Conquest estis filmita en la palaco en 1937 kun Greta Garbo kaj Charles Boyer.[2].
Rapidaj faktoj urbo ...
Susz | |||
germane: Rosenberg | |||
Blazono | |||
urbo | |||
---|---|---|---|
| |||
Genitivo de la nomo | Susza | ||
Provinco | Varmio-Mazurio | ||
Distrikto | Distrikto Iława | ||
Komunumo | Komunumo Susz | ||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||
Koordinatoj | 53° 43′ N, 19° 20′ O (mapo)53.7219.337222222222 | ||
Areo | 6,67 km² | ||
Loĝantaro | 5309 (en 2021) | ||
Loĝdenso | 796 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo | 14-240 | ||
Telefona antaŭkodo | 55 | ||
TERYT | 6283507064 | ||
Estro | Jan Adam Sadowski | ||
Titolo de estro | Urbestro | ||
Adreso de estraro | ul. Wybickiego 6 | ||
Poŝtkodo de estraro | 14-240 | ||
Telefono de estraro | 55 278-60-15 | ||
Fakso de estraro | 55 278-62-22 | ||
Poŝto de estraro | susz@susz.pl | ||
Komunuma retejo | http://www.susz.pl | ||
Fermi