Diamanta sutro
mahajana sutro el la serio de la perfekteco de saĝo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sutro de la diamantotranĉanta perfekteco de saĝo estas Mahajana sutro el la serio de la perfekteco de saĝo. Ĝi estis tradukita en plurajn lingvojn en pluraj landoj kaj estas unu el la plej influhavaj sutroj en Orienta Azio, ĉefe en Zeno[1] kune kun la Kora sutro. Ĝi estas populare konata kiel la Diamanta sutro aŭ la Vaĝra sutro.
Rapidaj faktoj वज्रच्छेदिकाप्रज्ञापारमितासूत्र, sutro • skribita verko ...
वज्रच्छेदिकाप्रज्ञापारमितासूत्र | |
---|---|
sutro • skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 868 |
Fermi
La plej antikva libro enhavanta la sutron estis presita per ksilografio la 11-an de Majo de 858[3] kaj estas la plej antikva datita ksilografiita libro, kiu ankoraŭ ekzistas kompleta.[2] Ĝi ankaŭ estas la unua verko kun kolofono klariganta ke la verko estas publika havaĵo, dirante ke ĝi estas por universala senpaga distribuo.[4]