La svedlingva Vikipedio (svede Svenskspråkiga Wikipedia aŭ Svenska Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la sveda lingvo.
Svedlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | sv.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | sveda |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 19-a de septembro 2024 | |
Artikolnombro | 2 594 587 |
Profundeco | 17.8 |
Paĝoj | 6 263 528 |
Redaktoj | 55 848 919 |
Uzantoj | 923 174 |
Aktivaj uzantoj | 1 944 |
Administrantoj | 66 |
Dosieroj | 0 |
Ĝi estis la tria eldono de Vikipedio: ĝi aperis en majo 2001, samtempe kiel la germanlingva Vikipedio kaj tuj post la anglalingva kaj la katalunlingva Vikipedio.
Komence, la projekto suferis la konkurencon de susning.nu, svedlingva vikio kiu estiĝis en 2001 kaj rapide iĝis la dua plej granda vikio en la mondo. Tamen, en la jaroj 2003-2004 multaj susning-istoj transiris al Vikipedio, kaj en aprilo 2004 oni malpermesis pluan modifadon de la artikoloj en susning.nu al la publiko. La 14-an de januaro 2005 la svedlingva Vikipedio superis susning.nu laŭ kvanto de artikoloj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.