Svisa franko
valuto uzata en Svislando kaj Liĥtenŝtejno / From Wikipedia, the free encyclopedia
La svisa franko (germane Schweizer Franken, france franc suisse; itale franco svizzero; romanĉe franc svizzer) estas la valuto de la landoj Svislando kaj Liĥtenŝtejno. Ĝi konsistas el 100 centimoj (germane Rappen, france centimes, itale centesimi, romanĉe raps). La valutokodo laŭ ISO 4217 estas CHF, la nacie kutima mallongigo SFr. aŭ mallonge Fr..