Svisa tranĉilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Svisa tranĉilo, Svisaoficira tranĉilo aŭ Svisa armea tranĉilo estas la plej konataj kaj plej multe vendataj poŝtranĉiloj. La karakterizaĵo de la Svisa tranĉilo estas, ke ĝi havas krom la klingo ankaŭ plusajn ilojn integritajn. La vendataj tranĉiloj havas ruĝan tenilon kun flago kaj blazono de Svislando. La origina Svisa tranĉilo evoluiĝis fine de la 19a jarcento por la soldatoj de la svisa armeo por havi unu ilon por la diversaj taskoj en la kamparo. Hodiaŭ la svisa tranĉilo ankaŭ estas ŝatata de personoj kiuj faras eksterdoma aktivaĵojn, ekzemple migrado, kampado aŭ pluvivado. La du kreintoj de la originaj svisaj tranĉiloj estas la entrepreno Victorinox el la germanlingva kantono Schwyz kaj ĝis 2005 la entrepreno Wenger el la franclingva kantono Jura. 2005 Wenger estis aĉetita de sia rivalo Victorinox. La marko tamen restis ĝis 2013.