Synaptic
From Wikipedia, the free encyclopedia
Synaptic estas komputila programo, kiu estas GTK+a grafika uzantinterfaco por APT, la pakaĵmastruma sistemo de la GNUa kaj Linuksa distribuaĵo Debian. Synaptic laŭkutime estas uzata en sistemoj, kiuj uzas pakaĵojn de la formo .deb, sed ĝi povas esti uzata ankaŭ en sistemoj bazitaj sur pakaĵoj RPM.
Rapidaj faktoj Synaptic Package Manager Pakaĵa mastrumilo de Synaptic, Programisto ...
Synaptic Package Manager Pakaĵa mastrumilo de Synaptic | |
---|---|
Synaptic Package Manager | |
Programisto | Alfredo Kojima, Gustavo Niemeyer kaj Michael Vogt |
Lasta stabila versio | 0.91.2 (2-a de julio 2022) |
Operaciumo | GNU kun Linukso aŭ kun Hurd |
Programlingvo | C, C++, Python |
Lingvo(j) | ankaŭ en Esperanto |
Programtipo | Pakaĵmastrumado |
Permesilo | GPL |
Retejo | www.nongnu.org/synaptic |
Fermi
Synaptic taŭgas por instali, viŝi kaj ĝisdatigi programarojn, kaj ankaŭ por aldoni deponejojn.