From Wikipedia, the free encyclopedia
Sønderborg (germane Sonderburg), estas urbo en la regiono Syddanmark en Danio, ĉe la Fjordo de Flensburg, proksime de la landlimo al Germanio. La historia urbocentro kaj la orientaj urbopartoj situas sur la insulo Als, dum la okcidentaj urbopartoj situas en la proksima kontinenta parto de Jutlando.
Sønderborg | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | DK-6400 Sønderborg | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 595 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 059 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 54° 55′ N, 9° 47′ O (mapo)54.9113888888899.7866666666667 [+] | ||||
Alto | 17 m [+] | ||||
Areo | 13,4 km² (1 340 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sønderborg [+] | |||||
De 1970 Sønderborg estas parto de la komunumo Sønderborg, kiu estis unuigita en 2007 kun ses najbaraj komunumoj al grandkomunumo. La ĝisnuna komunumo Sønderborg havas areon de 54,4 km² kaj 30.555 loĝantojn (2005).
Laŭ Enciklopedio de Esperanto, la urbo estas naskiĝloko de Lorenz Friis. La germana juristo Adolf Eduard Wilhelm Gödecke fariĝinta senŝtatulo pro la distranĉo de Sonderburg de Germanio post la unua mondmilito kunfondis tie Esperanto-societon en 1925. En 1927 okazis la Dana Esperanto-Kongreso en Sønderborg. Vd. ankaŭ la artikolon Esperanto-Movado en Danio
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.