Töss
From Wikipedia, the free encyclopedia
Töss [ˈtøːs] estas rivero en la oriento de la Kantono Zuriko. Ĝi havas longecon de 50 km. Ĝia fonto troviĝas en la Zurika Oberlando ĉe la montoj Schnebelhorn kaj Tössstock je alteco de proksimume 1000 m super la marnivelo. Ĝi trafluas la Tössvalon norden, pasas la urbon Vinterturon kaj alfluas ĉe la limo de Eglisaŭ kaj Freienstein-Teufen al la rivero Rejno.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Töss | |
---|---|
Rivero Töss proksime de Baŭmo | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 50 km |
Akvokolekta areo | 381,2 km² |
Averaĝa trafluo | 16,5 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 000 m |
Enfluejo | Rejno |
- Alteco | ĉ. 360 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Eulach kaj Kempt |
Rivero en Eŭropo | |
Fermi