From Wikipedia, the free encyclopedia
La taŭra rano (Lithobates catesbeiana aŭ Rana catesbeiana alie taŭrorano, virbova rano) estas – originale – nordamerika amfibia specio el la familio de ranedoj.
Taŭra rano | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lithobates catesbeianus
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Lithobates catesbeianus Shaw, 1802 | ||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Blue: Natura vivejo; ruĝe: invadejo | ||||||||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La taŭra rano estas precipe granda, forta rano, kun kapo-vosta longo de ĝis 20 cm, pezo ĝis 600 gr.. Okulfarapa estas – kompare al aliaj ranoj – ĝia granda timpano, kiu atingas ĉe maskloj duoblan okulan diametron. Sur la dorso estas disŝutitaj veruketoj. La dorsa koloro varias inter olivverda, griza kaj bruneta, ofte kun neregulaj malhelaj makuloj; la kapo estas ofte helverda. Male al eŭropaj akvoranoj (komparu kun laga rano, malgranda akvorano, lageta rano), ĉe taŭra rano mankas la dorsaj glandosulkoj kaj meza dorsa strio same kiel la maskla, para, flanka sonveziko. La ventra flanko estas blanketa kun grizaj makuloj aŭ marmordesegno, la gorĝo havas kremkoloron, ĉe maskloj ĝi estas gelbeta. La maskloj havas dum la pariĝa tempo malhele pigmentitajn seksardajn kalojn. La nepara sonveziko estas gorĝositua. La per tiu produktitaj, profundaj, gruntaj sonoj („brr-oam“) servas kiel porpariĝa voko kaj estas aŭdebla jam fore.
La frajodemeta tempo de la taŭra rano dependas de la akvotemperaturo, kiu devas estis inter 17 kaj 21 °C; en la sudaj partoj de Usono tio estas de februaro ĝis oktobro. La pariĝantaj maskloj defendas sian teritorion kontraŭ la konkurantoj. La amplexus de la pariĝantaj bestoj okazas – kiel ĉe ĉiu „modernaj ranoamfibioj“ (Neobatrachia) aksele. La inoj demetas grandajn frajobulojn el 10.000 ĝis 25.000 malhelajn frajojn, kiuj formas „flanojn“ akvosurface. La evoluo de ranidoj daŭras 2-3 jare. Pli aĝaj larvoj grandas ĉ. 11– 14 cm; metamorfozantaj junranoj de 2,5 ĝis 6 cm..
Tiu nearktisa specio vivas sur rivera bordo, lagoj, lagetoj, sed ankaŭ sur rizkampo. Ĝi ŝatas la vegetaĵojn surbordajn, subakvajn. Ili aktivas nokte, manĝas aliajn amfibiojn, insektojn, moluskojn birdidojn kaj aliajn etbestidojn.
La taŭra rano originale venas el la orienta kaj meza Nord-Ameriko. En okcidento de Usono, ĝi estas nenature alsetligita. Ĝi disvastiĝis per la homoj al Kubo, Havajo, Jamaiko, Meksiko kaj Japanio kaj al okcidenta Eŭropo.
Ĉar ĝi manĝas preskaŭ ĉion kaj havas senfinan malsaton, la taŭra rano signifas danĝeron por la bestetoj. Tio validas precipe por aliaj amfibioj, kiuj havas la saman vivareon. Ĝi estis enportita en la 1960-aj jaroj al Nederlando kaj Italio, kie ĝi ekstermis preskaŭ ĉiujn aliajn ranospeciojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.