
Tabulkomputilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tabulkomputilo[1] aŭ platkomputilo[1] [angla : tablet], estas plata, tabulforma portebla komputilo kun tuŝekrano[2], kiu estas laŭ sia grandeco kaj funkciamplekso inter poŝkomputilo kaj tekokomputilo. Ĝi estas pli granda ol saĝtelefono[3]. Oni kutime uzas surekranan virtualan klavaron anstataŭ materian klavaron por enigi datenojn en ĝin.

En la jaro 2000 Microsoft surmerkatigis komputilon nomatan tabula personkomputilo (angle tablet personal computer), kiu tamen ne estis granda sukceso. La unua tabulkomputilo en la nuna senco de la vorto estas la iPad de Apple, surmerkatigita en Aprilo 2010.