From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tabulo de Baška (ankaŭ: Bašćanska ploča, laŭ ties kroata nomo) estas unu de la plej malnovaj kaj plej konataj kulturaj monumentoj de la kroata lingvo kaj de la historio. Ĝi devenas el la kapelo de St. Lucija en Jurandvor ĉe Baška sur insulo Krk kaj estas datita je ĉ. 1100.
La ŝtona Tabulo de Baška estis originale la maldekstra parto de la altara ŝranko en la fruromanisma kapelo Sv. Lucija. La ŝtaona tabulo estis trovita en la 19-a jarcento, ĝi estas ekde 1934 rezervita en la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj en Zagrebo. Ĝi grandas 99,5 cm × 199 cm. Oni povas vidi kopion de la tabelo en la kapelo de St. Lucija.
La surskribaĵo estas verkita en glagolica skribo, ĝi dokumentas, ke la kroata reĝo Dmitar Zvonimir donacis al preĝejo de Sankta Lucija. La preĝejo apartenis al la benediktana abatejo. La teksto enhavas jenajn temojn:
La uzita formo montras transiran formon de la pli malnova ronda glagolico al pli novaj (kroataj) angula glagolico. Krom la glagolicaj enskribaĵoj, la teksto enhavas ankaŭ kelkajn latinajn kaj cirilajn literojn. La lingvaĵo de la tabulo estas miksaĵo el (malnova) formo de ĉakava kaj preĝeja slava.
La enskribaĵo ZЪVЪNIMIRЪ KRALЪ HRЪVATЪSKЪÏ (Zvonimir, reĝo de Kroatio) igas la tabulon de Baška al gravega dokumento kaj kultura monumento por la kroata historio, precipe, ĉar la tiu estas la plej malnova tiutipa enskribaĵo en la kroata lingvo. La teksto de la tabulo donas gravegan fonton por la historia lingvistiko, slavistiko kaj kroatistiko, ĉar el tiu epoko tre malmultaj skribaĵoj postrestis en la kroata lingvo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.