Tacito (verkisto)
Romia politikisto kaj historiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tacito, origine Publius aŭ Gaius CORNELIUS Tacito[1] naskiĝis en 55 kaj mortis en 117, li estis romia verkisto. Liaj ĉefaj verkoj estas Analoj kaj Historio, unu el liaj malgrandaj verkoj Germania havas grandan historian intereson kaj estas la unua dokumento pri Germanaj popoloj. Ofte oni kvalifikis lin kiel la plej granda historiisto de Romio. La simpatio de Tacito klare iris al respublika reĝimo, pli ol al la arbitreco de kelkaj imperiestroj[2]. Li verkis pri imperiestroj kaj potenculoj kun sama evidenteco kiel pri personoj de malpi graveco kaj donas per tio belan priskribon de la vivo en sia epoko.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Tacito | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Publius Cornelius Tacitus | |||||
Naskiĝo | 55 en Gallia Narbonensis | ||||
Morto | 117 en Romia Imperio | ||||
Etno | Romianoj vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Julia Agricola vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto • politikisto • militisto • poeto • filozofo • biografo • annalist • juristo • verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Analoj (Tacito) ❦ Histories ❦ Pri la origino kaj la situo de la germanoj ❦ Agricola ❦ Dialogus de oratoribus vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi