Tago de instruisto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tago de instruisto estas la festo, festata en diversaj landoj kun la celo altiri ĉies atenton al la profesio de instruisto kaj al edukado entute. Ofte dum la festo okazas omaĝoj al instruistoj; depende de la kutimoj de diversaj landoj (aŭ eĉ – de apartaj lernejoj) en tiu tago la lecionoj povas okazi kiel kutime, okazi laŭ mallongigita programo aŭ eĉ tute ne okazi. Ne malofte tiu ĉi festo estas festata pli pompe kaj solene, ol la Internacia tago de instruistoj (kiu laŭ la sistemo de la internaciaj tagoj de UNo estas festata la 5-an de oktobro).