From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tago de la Laboro aŭ Tago de la Laboristoj (aŭ parolingve unuamajo, por la datreveno de la 1-a de majo) estas festata en multaj landoj je la 1-a de majo. Ĝi estas tradicia bataltago de la laborista movado.
La elekto de la dato reiras al ĝenerala striko, kiun la nord-amerika laborista movado proklamis por la 1-a de majo 1886, por ĝeneraligi la ok-horan labortagon. La sekvaj konfliktoj kun la polico iĝis perfortaj; la 3-an de majo la polico mortpafis kvar laboristojn. Je la 4-a de majo okazis protesta manifestacio, kaj iu ĵetis bombon, kiu mortigis plurajn policanojn – la tielnomita Haymarket Riot (esperante Ribelo de Fojnbazaro). Ĉar la atencinton oni ne trovis, oni arestis ok organizantojn de la manifestacio kaj ekzekutis kvar; unu laŭdire mortigis sin mem. La ceteraj tri estis liberigitaj post ses jaroj.
En 1889 la fonda kongreso de la Dua Internacio en Parizo proklamis la 1-an de majo kiel memortagon pri la viktimoj de la ribelo kaj "bataltagon de la laborista movado".
La amasbuĉado en Fourmies [furmi] estas evento kiu okazis la unuan de majo 1891 en Francio. Tiun tagon, armeo finigis per sangoverŝo pacecan manifestacion de manlaboristoj motantaj «Al ni estu la ok-hora templaboro!» («c'est les huit heures qu'il nous faut!»). La bilanco estis naŭ mortintoj kaj 35 vunditoj.
En Sovetio kaj ŝtatoj influataj de ĝi oni festis la tagon kiel "Internacian Batal- kaj Festotagon de la Laboruloj" por "Paco kaj Sociismo".
La katolika eklezio deklaris la tagon "festo de laboristo S-ta Jozefo", por konkurenci al la laboristaj festoj.
Kvankam la plimulto de landoj festas la Tagon de la Laboro en la unua de majo, en iuj landoj oni ne festas tiam.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.