Tahrir
placo en Kairo, Egiptio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tahrir-placo (arabe ميدان التحرير signifante Mīdān at-Taḥrīr aŭ Placo de la Liberiĝo) estas plej grava intern-urba placo de la egiptia ĉefurbo Kairo proksime de la dekstra bordo de Nilo. La placo konsistas el tri- ĝis kvinvoja runda trafiko kun verda (plantigita) meza insulo. Ĉe la placo aŭ en ties ĉirkaŭo situas multaj konataj vidindaĵoj de la urbo. Ĉe la Tahrir-placo haltas la metroo de Kairo (stacio „Sadat“), traveturas ĝin busoj kaj ambaŭ metrolinioj 1 kaj 2. Ĝi estas la plej granda intern-urba trafika punkto.