
Tajvano
respubliko en orienta Azio, kies fakta teritorio konsistas el la insulo Tajvano kaj aliaj insuloj en Pacifiko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó) estas insulo situanta sud-oriente de la kontinenta Ĉinio.


Tajvano | ||
Respubliko Ĉinio | ||
臺灣 Táiwān | ||
Detaloj | Detaloj | |
Nacia himno: 《中華民國國歌》 Nacia Himno de Respubliko Ĉinio 《中華民國國旗歌》 Himno de la Nacia Flago | ||
Nacia devizo: neniu | ||
![]() | ||
Bazaj informoj | ||
---|---|---|
Ĉefurbo | Tajpeo1 | |
Oficiala(j) lingvo(j) | Neniu, sed fakte la ĉina normlingvo | |
Uzata(j) lingvo(j) | ĉina normlingvo, hokla aŭ "tajvana", hakaa, indiĝenaj lingvoj | |
Areo | 35 980 km² | |
- % de akvo | 10,3 % | |
Loĝantaro | 23 440 278 (aŭgusto 2019) | |
Loĝdenso | 636,3 loĝ./km² | |
Horzono | +8 | |
Interreta domajno | tw | |
Landokodo | TW | |
Telefona kodo | 886 | |
Plej alta punkto | Jadmonto | |
Politiko | ||
Politika sistemo | Respubliko | |
Ŝtatestro | Prezidentino Tsai Ing-wen | |
Ĉefministro | Su Tseng-chang | |
Ekonomio | ||
Valuto | Nova tajvana dolaro (TWD) | |
![]() | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Koordinatoj | 24° 0′ N, 121° 0′ O (mapo)24121 | |
- koordinatoj | 24° 0′ N, 121° 0′ O (mapo)24121 [+] | |
Plej alta punkto | Jadmonto [+] | |
Areo | 36 193 km² (3 619 300 ha) [+] | |
Loĝantaro | 23 593 794 [+] (aŭgusto 2019) | |
Horzono | UTC+08:00, Azio/Tajpeo, norma horzono en Tajvano [+] | |
![]() |
||
Tajvano | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Tajvanaj najbaroj inkludas Ĉinion, Filipinojn, kaj Japanion. Ekde 1972, Tajvano ne plu estas lando konfirmita de la Unuiĝintaj Nacioj.
Tajvano estas la plej popolriĉa ŝtato kaj la plej granda ekonomio ne membranta en Unuiĝintaj Nacioj.
En la insulo Tajvano loĝis ĉefe indiĝenaj popoloj, antaŭ ol ĉinoj komencis enmigri al la insulo en la 16-a jarcento. Eŭropaj kolonioj kaj la Reĝlando Dongning establiĝis mallonge antaŭ ol la Dinastio Qing, la lasta dinastio de Ĉinio, aneksis la insulon. Poste, Tajvano estis regata de Japanio dum longa tempo, antaŭ ol Respubliko Ĉinio gajnis la administradon de insulon. Nuntempe, Tajvano, kun kelkaj pli malgrandaj insuloj (precipe la insularoj Ĝinmenoj, Macuoj kaj Penghuoj), faras Respubliko Ĉinio.