From Wikipedia, the free encyclopedia
Teknikumo, teĥnikumo aŭ industria lernejo estas faka mezlernejo, pli praktika ol gimnazio, sed pli teoria ol metilernejo.
Ekzemple en elektroteknika teknikumo estas ĉefa fako teorio de elektrotekniko kaj elektroniko, la studado finiĝas per abiturienta ekzameno kaj la lernantoj kutime daŭrigas studadon ĉe la elektroteknika fakultato por fariĝi elektro-inĝenieroj. Slojdo ĉe teknikumo estas kutime duhora dum semajno, la instruado estas ĉefe teoria kiel ĉe gimnazio, sed anstataŭ humanismaj fakoj (filozofio, historio) oni emfazas industriajn fakojn (elektrotekniko, kemio).
Male ĉe elektroteknika metilernejo estas emfazata la praktiko: lernantoj alterne lernas unu semajnon en la lernejo, unu semajnon laboras en laborejo, ili lernas ripari maŝinojn, meti konduktilojn, instali ŝaltilojn, luti kaj veldi, segi kaj fajli k.s.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.