Tenerifo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tenerifo (hispane Tenerife) estas la plej granda el la Kanariaj insuloj. Ĝia ĉefurbo Santa Cruz de Tenerife estas samtempe la ĉefurbo de la hispana Provinco Sankta Kruco de Tenerifo.
- Por aliaj konceptoj kun la sama nomo, vidu artikolon Tenerife (apartigilo)
Rapidaj faktoj vulkaninsulo • administra teritoria unuo • turisma celloko ...
Tenerifo | ||
---|---|---|
Satelita bildo | ||
vulkaninsulo • administra teritoria unuo • turisma celloko | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Insularo | Kanariaj insuloj | |
Geografia situo | 28° 19′ N, 16° 34′ U (mapo)28.316666666667-16.566666666667 f1 | |
Areo | 2 034,38 km² f4 | |
Loĝantaro | 917 841 (2019) 451 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Santa Cruz de Tenerife | |
Elaera bildo el okcidentonordokcidento kun la Teno-montaro kaj la rokoj de Los Gigantes en la malfono | ||
Fermi
La insulo havas areon de 2034 km² kaj loĝantaron de 800.000. Ĝia plej grava ekonomia branĉo estas turismo.
Krom la ĉefurbo, aliaj gravaj urboj estas La Laguna (kun grava universitato), Candelaria, Adeje kaj Puerto de la Cruz.
La monto Teide altas 3718 metrojn kaj estas la plej alta monto ne nur de la insularo, sed de tuta Hispanio. Ĝi estas vulkano, sed nun normale ne aktiva. Ĝi kun la ĉirkaŭa regiono formas Nacian Parkon.
En 1977 en flughaveno Los Rodeos okazis la aviadila akcidento kun plej multe da viktimoj, kiam du pasaĝeraj aviadiloj koliziis surgrunde.