Teodoro la 1-a (papo)
papo de la katolika eklezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Teodoro, latine Theodorus I, greke Θεόδωρος Α΄, (naskiĝis nekonatan daton en Palestino sed estis grekdevena, mortis 649) estis papo ekde 642 ĝis sia morto. La patro de Teodoro estis Patriarko de Jerusalemo. Li estis monaĥo kaj fuĝis al Romo pro tiamaj persekutoj de Bizanca imperio kontraŭ monaĥismo. Li estis farita kardinalo en Romo, kaj poste elektita papo. Li batalis kontraŭ monotelismo apogita de bizanca imperiestro Heraklio, kaj poste de imperiestro Konstanto la 2-a. Li ekskomunikis du Patriarkojn de Konstantinopolo pro herezo. Li kunvokis la Koncilion de Laterano, sed mortis antaŭ la komenco de tio.
Rapidaj faktoj 73-a papo de la katolika eklezio, Persona informo ...
Teodoro la 1-a | ||
---|---|---|
73-a papo de la katolika eklezio | ||
Pontifiko | de 27-a de novembro 0642 [#] | |
ĝis 14-a de majo 0649 [#] | ||
Antaŭulo | Johano la 4-a | |
Sekvanto | Marteno la 1-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | en Jerusalemo | |
Morto | 17-an de majo 649 (0649-05-17) en Romo | |
Tombo | Malnova baziliko de Sankta Petro [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Li estis unua papo kiu uzis la titolon "suvereno".
- Kategorio Teodoro la 1-a (papo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)