Teoria fiziko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Teoria fiziko utiligas matematikajn modelojn kaj abstraktaĵojn de fiziko por provadi kompreni naturon. Centre de ĝi estas matematika fiziko, kvankam aliaj konceptaj teknikoj estas ankaŭ uzataj. La celo estas raciigi, ekspliki kaj aŭguri fizikajn fenomenojn. La antaŭeniro de scienco dependas ĝenerale de la interefikado inter eksperimentaj studoj kaj teorio. En iuj kazoj teoria fiziko konformas al normoj de matematika rigoro donante malgrandan pezon al eksperimentoj kaj observadoj. Ekzemple, ellaborante specialan relativecon, Ejnŝtejno estis koncernita kun la Lorenca transformo, kiu lasis la ekvacioj de Maxwell nevariantaj (en:invariant), sed estis evidente ne koncernata de la eksperimento de Michelson-Morley pri drivado de la Tero tra lumporta etero. Aliflanke, Ejnŝtejno estis premiita je la Premio Nobel pro sia ekspliko de la fotoelektra efiko, al kiu antaŭe mankis teoria formulado.