Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko (hispane Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur) estas la oficiala nomo de la provinco plej suda de Argentino, situanta en la patagonia regiono. Organizita dekomence kiel Nacia Teritorio de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko ĝis 1991, tiam akiris la kategorion de provinco.[1]

Rapidaj faktoj , pene-exclave [+], Lando ...
Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Argentino, pene-exclave [+]

LandoArgentino

Supermara alteco144 m [+]
- koordinatoj54° S, 68° U (mapo)-54.362-67.638
Plej alta punktoCerro Vinciguerra [+]
Akvokolektejo987 168 km² (98 716 800 ha) [+]
Areo987 168 km² (98 716 800 ha) [+]

Loĝantaro185 732 [+] (18-a de majo 2022)
Denseco0,19 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroGustavo Melella
(ekde 17-a de decembro 2023)
HorzonoUTC-03:00, Ameriko/Argentino/Ushuaia [+]

Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko (Tero)
Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko (Tero)

Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko (Argentino)
Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko (Argentino)
DEC

Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko

Vikimedia Komunejo:  Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fermi
La provinco enhavas la argentinan sektoron de la Granda Insulo de Fajrolando, krom la insulo Estados, la Malvinoj, Argentina Antarkta Teritorio, kaj insuloj de Suda Atlantiko.

Toponimio

Thumb
Lago Escondido.
Thumb
Pingvenaro ĉe la Kanalo Beagle.
Thumb
La agado de la ventoj formigas la arbojn de la areo.
  • Tierra del Fuego, FajrolandoFuegio: Fernão de Magalhães (1520) nomumis ĝin «Tero de la fajroj» kiam li vidis el sia ŝipo la fajrojn faritajn de la indiĝenoj onaojselknamoj.[2]
  • Ushuaia:

Geografio

La teritorio de la provinco estas komponita de la orienta parto de la Granda Insulo de Fajrolando, la insulo Estados kaj apudaj insuletoj de ambaŭ. La Granda Insulo limas norde kun la Magelana Markolo, komunikvojo inter la oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko kaj sude kun la Kanalo Beagle. La provincaj limoj etendiĝas al la Antarkta Argentino kaj Insuloj de Suda Atlantiko, inter la meridianoj 25°O kaj 74°O kaj la paralelo 50°S, kaj formas parton de la teritorio provinca grandaj etendoj maraj sur la Atlantiko.[3]

Ekologio

En la sudokcidenta angulo, inter Ushuaia kaj la landlimo kun Ĉilio, estas la 63,000-hektaraj Parque Nacional Tierra del Fuego, nacia parko.

Historio

La argentina ĉeesto komenciĝis en la unua duono de la 19-a jarcento kiam provoj estis faritaj por sekurigi la argentinan teritorion armee kaj integrigi la indiĝenojn en la ŝtaton. Post 1880 ekzistis konstanta setlejo kiam punkolonio estis starigita en Ushuaia kaj la Rio-Grando sur la atlantika marbordo komencis aperi kiel komerca centro. De 1883 ĝis 1906 okazis orfebro kaj ĉirkaŭ la jaro 1900 ekprosperis ŝafbredado.  Ambaŭ lokoj restis sensignifaj, vilaĝetoj ĝis 1972, kiam la registaro transformis la areon, kiu tiam estis rekte administrita kiel nacia teritorio, en specialan ekonomian zonon. Kiel rezulto, la loĝantaro sesobliĝis inter 1970 kaj 2000 . En 1991 la areo iĝis sendependa provinco.

Demografio

La ĉefurbo estas Ushaia (38.000 loĝantoj). La plej granda urbo estas Río Grande (60.000 loĝantoj).

Politiko

La Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko estas regata ekde 2011 de Fabiana Ríos de la Partido Social Patagónico (Sociala Patagonia Partio aŭ Patagonia Sociala Partio.

Administra divido

La provinco troviĝas dividita en 4 departementoj kaj uzas la sistemon de nepaudaj komunaj limaj teritorioj por siaj municipoj kaj komunumoj, pro kio ekzistas teritorioj neorganizitaj en spacoj inter ili, kaj povas ekzisti pli ol unu municipo aŭ komunumo por departemento. La kvar departementoj estas la jenaj:.

Ekonomio

La ekonomio de la provinco baziĝas ĉefe sur ŝafbredado kaj, ekde 1972, sur la elektronika kaj amaskomunikila industrio, kiu ekloĝis ĉi tie post kiam la provinco estis deklarita speciala ekonomia zono. Turismo ankaŭ estas grava, precipe en la regiono ĉirkaŭ Ushuaia proksime de la Kanalo Beagle.

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.