Tinktura planto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tinktura planto estas planto, kiu havas substancojn, kiujn oni povas uzi por farbi.
La diversaj farbplantoj enhavas farbojn, sed nur malmultaj vere taŭgas por esti uzataj. Kvankam ĉiuj plantoj havas farbilojn, sed nur malmultaj vere taŭgas por kolorigi. La postuloj al ekonomio, kvalito (ekzemple kolorkonserveco, nepaliĝonteco), biologa akirebleco kaj farboteknika konduto.
Dum longa tempo oni konis nur naturajn farbosubstancojn. Pro la evoluo de la sintezaj farboj ekde la 19a jarcento la farbplantoj perdis sian signifon. Hodiaŭ la bildo ŝanĝiĝas. La signifo de la naturaj farboj pli kaj pli grandiĝas. Entute oni konas ĉ. 150 plantspeciojn, kies farboj estas uzataj.
Farbaj plantoj donas farbojn por nutraĵoj kosmetikaĵoj, papero ktp.