Tipo (biologio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
En biologio, tipo estas tio, kio ligas nomon kun taksono. Laŭ la nomenklatura konvencio uzata en biologio por identigi iun estaĵon, la tipo povas esti specimeno, ilustraĵo, priskribo, aŭ taksono. La uzado de la termino tipo iom komplikiĝas per la iom diferenca uzado en botaniko kaj zoologio.
La tipa loko estas la indikita loko kie oni trovis la specimenon de specio. Foje estas nur ĝenerala indiko kia "Eŭropo", ĉefe en la komencaj jaroj por taksonomio. Poste estas pli precizaj indikoj kun bieno, vilaĝo aŭ urbo.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads