Titano (monto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Titano estas monto en la romanja parto de Apenino (San-Marino). Ĝia plej alta loko estas ĉ. 750 metrojn super marnivelo kaj situas ĉe 43° 55′ 42″ N 12° 27′ 8″ O (mapo).
Titano | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco |
756 m | ||
Situo | San-Marino | ||
Geografia situo | 43° 56′ N, 12° 27′ O (mapo)43.92833333333312.452222222222 f4 | ||
| |||
Rimarko | La plej alta monto de San-Marino | ||
Precizaj indikoj pri la alto estas inter 739 kaj 756 metroj. Eble la neprecizecon kaŭzas la fakto, ke sur la plej alta loko staras kasteleto, tiel ke la origina grundo ne plu estas videbla.
La monto estas la plej alta loko de la Respubliko San-Marino kaj portas ties ĉefurbon. Ĝi estas nord-sude longa kaj mallarĝa; ĝia orienta flanko estas preskaŭ vertikala, sur la okcidenta flanko situas la urbo. La montokresto portas la bazilikon de Sankta Marino kaj la tri turojn, kiuj simbolas la urbon kaj la landon:
- la unua turo, nomata Rocca aŭ Guaita,
- la dua turo, nomata Cesta aŭ Fratta, plej alta loko,
- la tria turo, nomata Montale.
Norde de la monto situas Borgo Maggiore, de kie estas telfero al la monto. Oriente situas San Giovanni sotto le Penne (Sankta Johano sub la plumoj); ĝia nomo referencas al la plumoj, kiuj kutime kronas la tri turojn en simbolaj prezentoj, ekzemple en la blazono de San-Marino.