From Wikipedia, the free encyclopedia
Hideki Tōjō (東條 英機 Tōjō Hideki; Esperantigite Toĵo Hideki, Tokio, 30a de decembro 1884-samloke, 23a de decembro 1948) estis elstara japana militisto, kiu iĝis Ĉefministro de Japanio dum la Dua Mondmilito, inter 1941 kaj 1944. Li okupis aliajn gravajn postenojn kiel Ministro pri Milito (1940-1944), Ministro pri Eksterlandaj Aferoj (1942), Ministro pri Edukado (1942) kaj Ĉefo de la Alta Stabanaro de la Armeo (1944).
Li estis la intelekta organizanto de la japana invado de Manĉurio, kiu rezultos en la milito kontraŭ Ĉinio kaj poste en la Dua Mondmilito. Tōjō havis karisman personecon de granda influo sur la japana armeo. Dum la Mondmilito, dum li estis ĉefministro, en la teritorioj okupitaj de la japanaj fortoj oni fifaris nombrajn militkrimojn kiel la ekzekuto de prizonuloj aŭ eĉ la uzado de kemiaj kaj biologiaj armiloj. En Japanio mem la militista polico (Kenpeitai) kaj aliaj armitaj fortoj de sekureco konvertis la landon en aŭtenta polica ŝtato, same kiel la politika vivo limiĝis al la para-faŝisma movado Taisei Ĝokusankai, aŭ "Asocio de Helpo al la Imperia Reĝimo". Konsekvence de la serio de militaj malvenkoj el 1942 kaj 1943, Tōjō devis demisii el ĉiuj siaj postenoj en julio 1944.
Post la fino de la milito, spite malsukcesan klopodon de memmortigo, li estis arestita de la novaj usonaj aŭtoritatoj. Li estis juĝita de la Internacia Milita Puntribunalo por Fora Oriento, kiu kondamnis lin je mortopuno pro la japanaj militkrimoj, kaj estis pendumita la 23an de decembro 1948. Poste, kelkaj historiistoj indikis, ke dum la militjuĝoj de Tokio, pro premo de usonanoj, multaj politikaj respondecoj de la imperiestro Hirohito estis transigitaj al la propra Tōjō, farante lin responsa kaj komplete senkulpigante la politike pli gravan figuron de la imperiestro.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.