Tomsko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tomsko (ruse Томск) estas urbo en Rusio, la ĉefurbo de Tomska provinco. La urbo situas en Okcidenta Siberio ĉe la rivero Tomj (Томь), 60 kilometrojn de ĝia enfluejo en riveron Obj (Обь), kaj sur bordoj de la rivero Uŝajka (Ушайка) (enfluaĵo de ka rivero Tomj).
Tomsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 634000–634999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 572 740 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 944 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 29′ N, 84° 57′ O (mapo)56.48861111111184.952222222222 [+] | ||||
Alto | 80 m [+] | ||||
Areo | 294,6 km² (29 460 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tomsk [+] | |||||
| |||||
En la jaro 1959 la urbo havis 249 mil loĝantojn.
En 2005 la urbo havis 512,6 mil loĝantojn kaj estis la 34-e plej granda urbo de Rusio.
Kodo de OKATO de la urbo (en la jaro 2005) estas 69401.
La urbo estis fondita en 1604.
Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1782.
La interurba telefona kodo estas 3822; la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2020).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 4 horoj (en la jaro 2005).
La urbo antaŭe havis la nomon "Tomskij ostrog" (ruse Томский острог, do Tomska fortikaĵo).