Ŝera ŝarĝado
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝera ŝarĝado (esprimo aperas en Kemia kaj scienc-teknika vortaro) aŭ tonda tensio estas forto je unuo de areo en konsiderita objekto; ĝi okazigas glitadon de paralelaj ebenoj. Grandskale, ĝi aperas en la grundoglitoj kaj tertremoj.
La ŝera ŝarĝado povas aperi en solidaj aŭ fluidaj materialoj. En fluidaĵoj ĝi estas ligita al la fluida viskozeco.
Ĉiun solidan materialon karakterizas ŝera modulo (G), kiu estas la proporcio inter la ŝera ŝarĝado () kaj la glitangulo ().
La ŝera modulo (tonda elasta modulo) de aluminio estas ĉ. 2,4x1010 N/m², dum fero estas trioble pli malelasta.
La difino de la ŝera ŝarĝado estas:
kie F estas la ŝera forto, dum A estas la moviĝanta areo.
En ĉiu materialo estas elasta limo; kiam la aplikita ŝera ŝarĝado estas pli granda ol tiu limo, konstanta malformiĝo okazas.
Pri elastaj solidaj materialoj, la tonda tensio τ estas ligita al la vario de la orta angulo θ tra la tonda elasta modulo G per la rilato:
kie θ (vidu la bildon) estas la angulo (esprimata en radiano), laŭ kiu la konsiderata materialelemento moviĝas.