mezurunuo de volumeno (malneta ŝipa); 100 kubaj futoj (= 2,83 kubaj metroj) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tonelo estas unu el pluraj mezurunuoj de volumeno:
La internacia tonelo aŭ registra tonelo valoras 100 kubajn futojn (2,8316846592 kubajn metrojn) kaj estas uzata por mezuri la internan kapaciton de ŝipoj.
La transporta tonelo valoras 40 kubajn futojn (1,13267386368 kubajn metrojn) kaj estas uzata por mezuri kvantojn de varoj. (Tia volumeno de akvo pezas proksimume unu tunon.)