Solfeĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Solfeĝo aŭ tononomo estas muzika sistemo, kiu al ĉiu tono de gamo asocias silabon kun Muziknoton. Al komencantoj la silaboj helpas ankaŭ por lerni la aŭdan distingon de la tonoj. Uzatas (en la direkto de malaltaj al altaj tonoj) la silaboj do – re – mi – fa – so(l) – la – si. Laŭ PMEG, en Esperanto uzindas la aboca sistemo de tononomoj: A, B, C, D, E, F, G, ĉar ĝi estas pli facile lernebla.[1]
Anglalingvaj kaj germanlingvaj landoj uzas ti anstataŭ si.
Oni distingas inter:
- absoluta solfeĝo, kiu respondas al la gamo C-maĵora (do respondas al la absoluta tono "C") kaj rilatas al muziknotoj,
- relativa solfeĝo, kiu respondas al ajna gamo (do respondas al ties toniko) kaj rilatas al tonsilaboj.
La baza solfeĝo respondas al maĵora gamo. Ekzistas pliaj silaboj por la aliaj tonoj.
De la solfeĝaj tonoj deriviĝas la nomo de la planlingvo Solresol (Sol-Re-Sol), kiu baziĝas sur (ajnaj) sep simboloj; uzante la solfeĝajn tonojn eblas zumi aŭ fajfi tiun lingvon.