Topo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Topo (Talpo) estas muzika grupo hispana de urba rokenrolo formata en 1978 de José Luis Jiménez (1948-), basgitaro kaj voĉo; José Anselmo Laina (1952-), gitaro, voĉo; Víctor Ruiz (1952-2005), klavaro; kaj José Mariano Barrios (Terry Barrios), drumoj (1953-1992). La grupo famiĝis ĉefe dum la 1980-aj jaroj, sed dum la komenco de la 21a jarcento ankoraŭ registras kaj koncertas.