Tornadizos de Ávila [tornaDIzos deAbila] estas municipo en la centroriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La termino Tornadizos povas esti komprenebla kiel aludo al reveno de transmigra brutobredado kiu iam trapasis la montaron de Centra Sistemo por vintrumi en Ekstremaduro; tiukadre ekzistas ankaŭ loknomo Tornavacas (revenantaj bovinoj) aliflanke de la montaro en Ekstremaduro.
Tornadizos de Ávila | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05196 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 456 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 38′ N, 4° 37′ U (mapo)40.626111111111-4.6152777777778 [+] | ||
Alto | 1 190 m [+] | ||
Areo | 95,47 km² (9 547 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tornadizos de Ávila [+] | |||
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 95,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 429 loĝantojn. Ĝi perdis 350 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 8 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj 101 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo.
Ĝi limas kun Ávila, Herradón de Pinares, Riofrío kaj El Barraco.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.