Toskana dialekto
formo de la itala lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La toskana (dialetto toscano {[di.aˈlɛtto toˈskaːno]) estas ital-dalmata variaĵo de la latinida lingvaro ĉefe parolata en Toskanio, Italio.
- La adjektivo "toskana" alidirektigas ĉi tien. Bonvolu atenti ankaŭ la paĝon pri la toskana ordo (ankaŭ nomata etruska ordo), unu el la kvin klasikaj kolonaj ordoj, kaj kompreneble la paĝon Toskanio kaj la ligitan kategorion pri ĉio rilata al la regiono ĝenerale.
Rapidaj faktoj dialektogrupo • dialekto, italaj latinidaj lingvoj ...
Toskana dialekto | |
dialektogrupo • dialekto | |
---|---|
italaj latinidaj lingvoj | |
Parolantoj | 3 000 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Tuscan |
Franca nomo | toscan |
Fermi
La normiga itala estas bazita sur la Toskana, specife en ties Florenca dialekto, kaj ĝi iĝis la lingvo de kulturo por la tuta popolo de Italio[1] danke al la prestiĝo de la majstroverkoj de Dante Alighieri, Petrarko, Giovanni Boccaccio, Niccolò Machiavelli kaj Francesco Guicciardini. Ĝi poste iĝos la oficiala lingvo de la sinsekvaj ŝtatoj de Italio kaj de la Reĝlando Italio kiam ĝi formiĝis.