Tradicia gramatiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Estas diversaj konceptoj pri tradicia gramatiko. Tradicia gramatiko povas esti la kolekto de ideoj pri gramatiko kiun la okcidentaj socioj estis heredintaj de Antikva Grekio kaj Romio. La preskriba gramatiko estas formulita kutime per terminoj de la preskribaj konceptoj hereditaj de la tradicia gramatikaro. La moderna priskriba gramatiko celas korekti la erarojn de la tradicia gramatiko, kaj ĝeneraligas sian limigan normaron por eviti limigi la lingvojn al la modelo de la Latino.
La tradicia gramatiko estas la gramatika antaŭscienca alproksimiĝo uzita en la edukako kaj instruado de duaj lingvoj. Ĝenerale la tradicia gramatiko konsistas el terminologio klasiga por la elementoj kiuj intervenas en la gramatiko kaj por ĉiu difinita lingvo, ĝi formulas serion de precizaj reguloj. La celo de tiu gramatiko ne estas analizi la strukturon de la lingvoj, sed krei terminaron specializitan kiu ebligu la traktadon propre de la faktoj de la lingvoj kaj faciligi ĝian uzadon kaj lernadon en praktikaj situacioj. Ĝenerale la konceptoj kaj la terminologio de la tradicia gramatiko rezultas netaŭgaj por la problemoj aktuale generitaj en la lingva esplorado en kiu oni uzas aliajn teoriajn alproksimigojn pli formalajn kiel por ekzemplo la genera gramatiko aŭ la funkcia gramatiko.