From Wikipedia, the free encyclopedia
La transporto en Argentino estas bazata en kompleksa reto de ŝoseoj, uzata ofte de busoj kaj ŝrĝokamionoj. La lando posedas nombrajn kaj internaciajn kaj enlandajn flughavenojn. La gravo de trajno por mallongdistanca veturado estas malplia nuntempe, kvankam iam estis prioritata. La transmara transporto estas tre uzata por vartransporto.
En la urboj la ĉefa transportrimedo estas la buso (aŭtobuso, kun linioj kiuj transportas milionojn da personoj ĉiutage. Bonaero krome havigas al siaj loĝantoj unikan servon de metroo, nome la ununura en Argentino.
Bonaero, ĉiuj la provincaj ĉefurboj escepte Ushuaia kaj mezgrandaj municipoj troviĝas interkonektitaj de la 37 740 km de asfaltitaj vojoj. Argentino havas ankaŭ 600 000 km de municipaj stratoj.
Al la historiaj Aŭtovojo Bonaero - La Plata kaj Aŭtovojo 2 aliĝis la Aŭtovojoj Kordobo - Carlos Paz, Rosario - Kordobo, Villa Mercedes - Mendoza, Mezopotamia Aŭtovojo, inter aliaj. Krome kelkaj urboj havas ĉirkaŭajn ŝoseojn kvarrelajn.
Oni ĉirkaŭkalkulas, ke estas 8 527 256 aŭtoj en Argentino, distribuitaj en 5 325 231 aŭtomobiloj, 1 370 312 pli malpezaj veturiloj, 417 042 de ŝarĝo kaj 62 785 por transporto de pejzaĝoj, sen enkalkuli 517 449 unuojn nedefinitaj.[2]
La argentina fervoja sistemo estis privatigita komence de la 1990-aj jaroj, enhave kaj la transporton de ŝarĝo kaj la translokigon urban de pasaĝeroj. Je 2006 Argentino havas ĉirkaŭ 31 902 funkciigeblajn kilometrojn de fervojoj. Totale ekzistas ĉirkaŭ 40 245 km de fervojoj, sed multaj eroj restis abandonitaj en la epokoj de 1963, 1977, kaj de la 1990-aj jaroj.
Argentino havas ĉirkaŭ 11 000 km da navigeblaj riveroj.[3] La reto de rivervojoj estas komponita de la riveroj La Plata, Paranao, Paragvajo kaj Urugvajo. La ĉefaj riveraj havenoj estas tiuj de Zárate kaj Kampana.
La majoritato de la produktoj importitaj de Argentino alvenas al la lando tramare. La ĉefaj havenoj estas la jenaj: Bonaero, La Plata-Ensenada, Bahía Blanca, la havenoj de Up-River, Mar del Plata, Quequén-Necochea, Comodoro Rivadavia, Puerto Deseado, Puerto Madryn kaj Ushuaia. La haveno de Bonaero estas historie la unua laŭ unuopa gravo, sed la zono konata kiel Up-River, kiu etendiĝas laŭlonge de 67 km de la areo de la provinco santafea de la rivero Paranao, kunigas 17 havenojn kiuj koncentras la 50 % de la totalo de la eksportado de la lando.[4][5]
La Internacia Flughaveno de Ezeiza, je ĉirkaŭ 35 km de la centro de Bonaero, estas la plej granda de la lando kaj disponas de instalaĵoj por movigado kaj stokado de ŝarĝo. La entrepreno Aerolíneas Argentinas, kiu estis privatigita en 1990 kaj poste reŝtatigita, faras enlandajn kaj internaciajn flugojn. Ekzistas krome diversaj aerlinioj enlandaj. La ĉefaj internaciaj aerentreprenoj uzas Bonaeron kiel celo aŭ haltejo por siaj aervojoj[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.