Tranĉilo
ilo por tranĉi / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tranĉilo estas ilo por tranĉi per premo kaj glito de la akuta rando de klingo sur la tranĉota peco. Iuj tranĉiloj havas altan kapablon ankaŭ en pikado.
Tranĉilo | |
---|---|
Tranĉiloj de la serio Northern Lights | |
Klasifiko | serurista instrumentaro |
Tipoj | bolo-tranĉilo kataro ponardo poŝtranĉilo razilklingo sendanĝera razilo skalpelo tranĉilrazilo ĝambijo |
Uzata por | tranĉado |
Rilataj | tranĉtenajlo |
Tipoj de tranĉiloj laŭ celoj estas interalie:
- Manĝaj – por kuiri kaj por manĝi (manĝiloj)
- Laboraj – por prilabori diversajn materialojn
- Ĉasaj – por ĉasi
- Militaj
- Poŝtranĉiloj
- Ovotranĉiloj
- Nepala kukrioj
Laŭ formoj, estas fiksklingaj tranĉiloj kaj faldeblaj tranĉiloj. En la fiksklingaj, la klingo kaj la tenilo estas firme kunligitaj nemoveble. Oni kunportas ĝin en ingo por ŝirmi la akran parton. En la faldeblaj, la klingo estas faldebla en la tenilon. Tial oni povas facile kunporti ĝin kompakte faldita, ekzemple en la poŝo. Sed faldeblaj tranĉiloj ne estas tiom fortikaj kiom fiksklingaj tranĉiloj.
Tranĉilo ĉefe konsistas el klingo kaj tenilo. La klingo estas la ĉefa parto de la ilo, kaj havas akran eĝon por tranĉado. Ĝi estas farita el metalo – ĝenerale ŝtalo – aŭ plasto, ceramiko ktp. Praaj tranĉiloj estis faritaj el bronzo, kupro aŭ ŝtono. La tenilo estas la parto en kiu oni tenas la tranĉilon per la mano. Ĝi estas farita el plasto, ligno, metalo, korno ktp.
Estas du bazaj tipoj de klingoj. Ondumita aŭ dentumita klingo havas ondumitan eĝon. Ĝi estas ofte vidata ĉe tranĉiloj por pano aŭ kuko. Strikte dirite, ĝi ne estas segilo, ĉar la apartaj 'ondoj' de ondumita klingo ne alterne flanken direktitaj por akiri tranĉitan larĝecon pli vastan ol klingan dikecon. Glata klingo havas rektan, aŭ milde kurbiĝantan eĝon. Vidu klingo por pli pri tiaj diversaj formoj.
Ingo aŭ tranĉilingo estas ingo por teni fiks-klingan tranĉilon, farigita per ledo, ligno, plasto ktp. Iuj estas fikseblaj ĉe talizono.